- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Job 4:1|
									Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Job 4:2|
									Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta?   Sed kiu povas deteni sin de parolado?									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Job 4:3|
									Jen vi multajn instruis,   Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis;									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Job 4:4|
									Falantojn restarigis viaj vortoj,   Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis;									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Job 4:5|
									Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton;   GXi ektusxis vin, kaj vi ektimis.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Job 4:6|
									CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo?   CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Job 4:7|
									Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa?   Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Job 4:8|
									Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn,   Tiuj ilin rikoltas;									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Job 4:9|
									De la ekblovo de Dio ili pereas,   Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Job 4:10|
									La kriado de leono kaj la vocxo de leopardo silentigxis,   Kaj la dentoj de junaj leonoj rompigxis;									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18