-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 14:1|
Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.
-
2
|Job 14:2|
Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
-
3
|Job 14:3|
Kaj kontraux tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al jugxo kun Vi!
-
4
|Job 14:4|
CXu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.
-
5
|Job 14:5|
Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.
-
6
|Job 14:6|
Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, GXis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.
-
7
|Job 14:7|
Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn.
-
8
|Job 14:8|
Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo,
-
9
|Job 14:9|
Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazaux jxus plantita.
-
10
|Job 14:10|
Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finigxis, kie li estas?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8