- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Job 1:1|
									Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Job 1:2|
									Al li naskigxis sep filoj kaj tri filinoj.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Job 1:3|
									Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Job 1:4|
									Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de cxiu el ili,  cxiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por mangxi kaj trinki kun ili.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Job 1:5|
									Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Job 1:6|
									Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo,  venis inter ili ankaux Satano.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Job 1:7|
									Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur gxi.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Job 1:8|
									Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Job 1:9|
									Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:CXu vane Ijob timas Dion?									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Job 1:10|
									Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18