-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Job 1:11|
Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas; Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo.
-
12
|Job 1:12|
Tiam la Eternulo diris al Satano:Jen cxio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaux la Eternulo.
-
13
|Job 1:13|
Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,
-
14
|Job 1:14|
venis sendito al Ijob, kaj diris:Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis pasxtigxantaj apud ili,
-
15
|Job 1:15|
superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
-
16
|Job 1:16|
Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
-
17
|Job 1:17|
Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
-
18
|Job 1:18|
Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato;
-
19
|Job 1:19|
kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
-
20
|Job 1:20|
Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5