-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 32:1|
Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.
-
2
|Job 32:2|
Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;
-
3
|Job 32:3|
kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.
-
4
|Job 32:4|
Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, cxar ili estis pli agxaj ol li.
-
5
|Job 32:5|
Sed kiam Elihu vidis, ke ne trovigxas respondo en la busxo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.
-
6
|Job 32:6|
Kaj ekparolis Elihu, filo de Barahxel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.
-
7
|Job 32:7|
Mi pensis:La agxo parolu, Kaj la jarmulto montru sagxon.
-
8
|Job 32:8|
Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.
-
9
|Job 32:9|
Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi,
-
10
|Job 32:10|
Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5