- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Job 6:1|
									Ijob respondis kaj diris:									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Job 6:2|
									Se estus pesita mia cxagreno,   Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Job 6:3|
									GXi estus nun pli peza, ol la sablo cxe la maroj;   Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Job 6:4|
									CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi,   Ilian venenon trinkas mia spirito;   La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Job 6:5|
									CXu krias sovagxa azeno sur herbo?   CXu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Job 6:6|
									CXu oni mangxas sengustajxon sen salo?   CXu havas guston la albumeno de ovo?									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Job 6:7|
									Kion ne volis tusxi mia animo,   Tio nun estas abomeninde mia mangxajxo.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Job 6:8|
									Ho, se mia peto plenumigxus,   Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Job 6:9|
									Ho, se Dio komencus kaj disbatus min,   Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Job 6:10|
									Tio estus ankoraux konsolo por mi;   Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus,   CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18