- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Job 3:1|
									Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Job 3:2|
									Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Job 3:3|
									Pereu la tago, en kiu mi naskigxis,   Kaj la nokto, kiu diris:Embriigxis homo.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Job 3:4|
									Tiu tago estu malluma;   Dio de supre ne rigardu gxin,   Neniu lumo ekbrilu super gxi.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Job 3:5|
									Mallumo kaj tomba ombro ekposedu gxin;   Nubo gxin kovru;   Eklipsoj de tago faru gxin terura.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Job 3:6|
									Tiun nokton prenu mallumego;   GXi ne alkalkuligxu al la tagoj de la jaro,   GXi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Job 3:7|
									Ho, tiu nokto estu soleca;   Neniu gxojkrio auxdigxu en gxi.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Job 3:8|
									Malbenu gxin la malbenantoj de la tago,   Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Job 3:9|
									Mallumigxu la steloj de gxia krepusko;   GXi atendu lumon, kaj cxi tiu ne aperu;   Kaj la palpebrojn de matenrugxo gxi ne ekvidu;									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Job 3:10|
									Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino  Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 14-15