-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Job 3:11|
Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senvivigxis post la eliro el la ventro?
-
12
|Job 3:12|
Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi sucxu?
-
13
|Job 3:13|
Mi nun kusxus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
-
14
|Job 3:14|
Kune kun la regxoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,
-
15
|Job 3:15|
Aux kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per argxento;
-
16
|Job 3:16|
Aux kiel abortitajxo kasxita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
-
17
|Job 3:17|
Tie la malpiuloj cxesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumigxis.
-
18
|Job 3:18|
Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne auxdas la vocxon de premanto.
-
19
|Job 3:19|
Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.
-
20
|Job 3:20|
Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5