-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 3:1|
Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon.
-
2
|Job 3:2|
Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:
-
3
|Job 3:3|
Pereu la tago, en kiu mi naskigxis, Kaj la nokto, kiu diris:Embriigxis homo.
-
4
|Job 3:4|
Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu gxin, Neniu lumo ekbrilu super gxi.
-
5
|Job 3:5|
Mallumo kaj tomba ombro ekposedu gxin; Nubo gxin kovru; Eklipsoj de tago faru gxin terura.
-
6
|Job 3:6|
Tiun nokton prenu mallumego; GXi ne alkalkuligxu al la tagoj de la jaro, GXi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
-
7
|Job 3:7|
Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu gxojkrio auxdigxu en gxi.
-
8
|Job 3:8|
Malbenu gxin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
-
9
|Job 3:9|
Mallumigxu la steloj de gxia krepusko; GXi atendu lumon, kaj cxi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenrugxo gxi ne ekvidu;
-
10
|Job 3:10|
Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5