-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 7:1|
Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.
-
2
|Job 7:2|
Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
-
3
|Job 7:3|
Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
-
4
|Job 7:4|
Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo.
-
5
|Job 7:5|
Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras.
-
6
|Job 7:6|
Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
-
7
|Job 7:7|
Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
-
8
|Job 7:8|
Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
-
9
|Job 7:9|
Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en SXeolon;
-
10
|Job 7:10|
Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8