-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Job 7:11|
Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.
-
12
|Job 7:12|
CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?
-
13
|Job 7:13|
Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon,
-
14
|Job 7:14|
Tiam Vi teruras min per songxoj, Timigas min per vizioj;
-
15
|Job 7:15|
Kaj mia animo deziras sufokigxon, Miaj ostoj la morton.
-
16
|Job 7:16|
Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, cxar miaj tagoj estas vantajxo.
-
17
|Job 7:17|
Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,
-
18
|Job 7:18|
Ke Vi rememoras lin cxiumatene, Elprovas lin cxiumomente?
-
19
|Job 7:19|
Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera ecx tiom, ke mi povu engluti mian salivon?
-
20
|Job 7:20|
Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5