-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Job 24:11|
Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.
-
12
|Job 24:12|
El la urbo auxdigxas gxemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
-
13
|Job 24:13|
Tiuj homoj estas kontrauxuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.
-
14
|Job 24:14|
Antaux tagigxo levigxas la mortigisto, Mortigas malricxulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel sxtelisto.
-
15
|Job 24:15|
La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizagxon.
-
16
|Job 24:16|
En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kasxas sin cxe si, ne konante lumon.
-
17
|Job 24:17|
CXar la mallumo estas mateno por ili cxiuj, CXar ili interkonatigxis kun la teruroj de la mallumo.
-
18
|Job 24:18|
Tia homo estas malpeza sur la suprajxo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laux la vojo de vinbergxardenoj.
-
19
|Job 24:19|
Kiel seka tero kaj varmego englutas negxan akvon, Tiel SXeol englutas la pekulojn.
-
20
|Job 24:20|
Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompigxu kiel malbona arbo-
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17