-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Job 28:11|
Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kasxitajxon oni eltiras al la lumo.
-
12
|Job 28:12|
Sed kie oni trovas la sagxon? Kaj kie estas la loko de prudento?
-
13
|Job 28:13|
La homo ne scias gxian prezon; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.
-
14
|Job 28:14|
La abismo diras:Ne en mi gxi estas; La maro diras:GXi ne trovigxas cxe mi.
-
15
|Job 28:15|
Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi.
-
16
|Job 28:16|
Oni ne taksas gxin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.
-
17
|Job 28:17|
Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro.
-
18
|Job 28:18|
Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de sagxo estas pli valora ol perloj.
-
19
|Job 28:19|
Ne valoregalas al gxi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti gxia prezo.
-
20
|Job 28:20|
De kie venas la sagxo? Kaj kie estas la loko de prudento?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Samuel 17-19