-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Job 15:21|
Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.
-
22
|Job 15:22|
Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon.
-
23
|Job 15:23|
Li vagadas, sercxante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.
-
24
|Job 15:24|
Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel regxo, pretigxinta por batalo;
-
25
|Job 15:25|
Pro tio, ke li etendis sian manon kontraux Dion Kaj kontrauxstaris al la Plejpotenculo,
-
26
|Job 15:26|
Kuris kontraux Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj sxildoj.
-
27
|Job 15:27|
Li kovris sian vizagxon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.
-
28
|Job 15:28|
Li logxas en urboj ruinigitaj, En domoj ne logxataj, Destinitaj esti sxtonamasoj.
-
29
|Job 15:29|
Li ne restos ricxa, lia bonstato ne tenigxos, Kaj lia havajxo ne disvastigxos sur la tero.
-
30
|Job 15:30|
Li ne forklinigxos de mallumo; Flamo velksekigos liajn brancxojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia busxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5