-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Job 21:11|
Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel sxafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.
-
12
|Job 21:12|
Ili gxojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.
-
13
|Job 21:13|
Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en SXeolon momente.
-
14
|Job 21:14|
Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
-
15
|Job 21:15|
Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?
-
16
|Job 21:16|
Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.
-
17
|Job 21:17|
GXis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingigxu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.
-
18
|Job 21:18|
Ili estu kiel pajlero antaux vento, Kaj kiel grenventumajxo, kiun forportas ventego.
-
19
|Job 21:19|
Dio konservas lian malfelicxon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu;
-
20
|Job 21:20|
Liaj propraj okuloj vidu lian malfelicxon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5