-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 26:1|
Ijob respondis kaj diris:
-
2
|Job 26:2|
Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!
-
3
|Job 26:3|
Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas sagxon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!
-
4
|Job 26:4|
Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?
-
5
|Job 26:5|
La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaux tiuj, kiuj vivas en gxi.
-
6
|Job 26:6|
SXeol estas malkovrita antaux Li, Kaj la abismo ne havas kovron.
-
7
|Job 26:7|
Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.
-
8
|Job 26:8|
Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.
-
9
|Job 26:9|
Li kovras la tronon Kaj etendas cxirkaux gxi Sian nubon.
-
10
|Job 26:10|
Li faris limon sur la akvo, GXis la loko, kie finigxas la lumo kaj la mallumo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5