-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Job 31:11|
CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj.
-
12
|Job 31:12|
Tio estas fajro, kiu ekstermas gxis la abismo, Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus.
-
13
|Job 31:13|
CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi?
-
14
|Job 31:14|
Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?
-
15
|Job 31:15|
Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin.
-
16
|Job 31:16|
CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?
-
17
|Job 31:17|
CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo?
-
18
|Job 31:18|
CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.
-
19
|Job 31:19|
Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro,
-
20
|Job 31:20|
CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5