-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Job 36:21|
Gardu vin, ne klinigxu al malpieco; CXar tion vi komencis pro la mizero.
-
22
|Job 36:22|
Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?
-
23
|Job 36:23|
Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?
-
24
|Job 36:24|
Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.
-
25
|Job 36:25|
CXiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.
-
26
|Job 36:26|
Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.
-
27
|Job 36:27|
Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili versxigxas pluve el la nebulo;
-
28
|Job 36:28|
Versxigxas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.
-
29
|Job 36:29|
Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapisxojn de Sia tendo,
-
30
|Job 36:30|
Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5