-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 42:1|
Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
-
2
|Job 42:2|
Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.
-
3
|Job 42:3|
Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.
-
4
|Job 42:4|
Auxskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.
-
5
|Job 42:5|
Nur per la oreloj mi auxdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.
-
6
|Job 42:6|
Tial mi faras al mi riprocxon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.
-
7
|Job 42:7|
Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.
-
8
|Job 42:8|
Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.
-
9
|Job 42:9|
Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.
-
10
|Job 42:10|
Kaj la Eternulo redonis la forprenitajxon al Ijob, kiam li pregxis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol cxio, kion li havis antauxe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5