-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Job 2:9|
Kaj lia edzino diris al li:Vi cxiam ankoraux estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu.
-
10
|Job 2:10|
Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
-
11
|Job 2:11|
Kiam la tri amikoj de Ijob auxdis pri tiu tuta malfelicxo, kiu trafis lin, ili iris cxiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.
-
12
|Job 2:12|
Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian vocxon kaj ekploris; kaj cxiu el ili dissxiris sian veston, kaj jxetis teron sur sian kapon, turnante sin al la cxielo.
-
13
|Job 2:13|
Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li ecx unu vorton; cxar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.
-
1
|Job 3:1|
Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon.
-
2
|Job 3:2|
Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:
-
3
|Job 3:3|
Pereu la tago, en kiu mi naskigxis, Kaj la nokto, kiu diris:Embriigxis homo.
-
4
|Job 3:4|
Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu gxin, Neniu lumo ekbrilu super gxi.
-
5
|Job 3:5|
Mallumo kaj tomba ombro ekposedu gxin; Nubo gxin kovru; Eklipsoj de tago faru gxin terura.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5