-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Job 21:5|
Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la busxon.
-
6
|Job 21:6|
Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.
-
7
|Job 21:7|
Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon?
-
8
|Job 21:8|
Ilia idaro estas bone arangxita antaux ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaux iliaj okuloj.
-
9
|Job 21:9|
Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.
-
10
|Job 21:10|
Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpusxata; Ilia bovino gravedigxas kaj ne abortas.
-
11
|Job 21:11|
Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel sxafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.
-
12
|Job 21:12|
Ili gxojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.
-
13
|Job 21:13|
Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en SXeolon momente.
-
14
|Job 21:14|
Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5