-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Job 38:17|
CXu malfermigxis antaux vi la pordego de la morto? Kaj cxu vi vidis la pordegon de la mallumego?
-
18
|Job 38:18|
CXu vi pririgardis la largxon de la tero? Diru, cxu vi scias cxion cxi tion?
-
19
|Job 38:19|
Kie estas la vojo al la logxejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,
-
20
|Job 38:20|
Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo?
-
21
|Job 38:21|
CXu vi sciis, kiam vi naskigxos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?
-
22
|Job 38:22|
CXu vi venis al la devenejo de la negxo, Kaj cxu vi vidis la devenejon de la hajlo,
-
23
|Job 38:23|
Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?
-
24
|Job 38:24|
Kie estas la vojo, laux kiu dividigxas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?
-
25
|Job 38:25|
Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,
-
26
|Job 38:26|
Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 7-9