-
-
Esperanto
-
-
3
|Marcos 7:3|
Kaj la Fariseoj kaj cxiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne mangxas, tenante la tradicion de la antauxuloj;
-
4
|Marcos 7:4|
kaj veninte el komercejo, ili ne mangxas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj.
-
5
|Marcos 7:5|
Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj:Kial ne faras viaj discxiploj laux la tradicio de la antauxuloj, sed mangxas panon kun manoj profanaj?
-
6
|Marcos 7:6|
Kaj li diris al ili:Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
-
7
|Marcos 7:7|
Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
-
8
|Marcos 7:8|
CXar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.
-
9
|Marcos 7:9|
Kaj li diris al ili:Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.
-
10
|Marcos 7:10|
CXar Moseo diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu.
-
11
|Marcos 7:11|
Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux sia patrino:Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
-
12
|Marcos 7:12|
vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aux sia patrino;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5