-
-
Esperanto
-
-
33
|Marcos 7:33|
Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kracxinte, li tusxis lian langon;
-
34
|Marcos 7:34|
kaj suprenrigardinte al la cxielo, li gxemis, kaj diris al li:Efata, tio estas:Malfermigxu.
-
35
|Marcos 7:35|
Kaj liaj oreloj malfermigxis, kaj la ligilo de lia lango malstrecxigxis, kaj li parolis klare.
-
36
|Marcos 7:36|
Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili cxie sciigis gxin.
-
37
|Marcos 7:37|
Kaj supermezure ili miregis, dirante:Li faris cxion bone; li igas la surdulojn auxdi, kaj la mutulojn paroli.
-
1
|Marcos 8:1|
En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis mangxi, li alvokis al si siajn discxiplojn, kaj diris al ili:
-
2
|Marcos 8:2|
Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi;
-
3
|Marcos 8:3|
kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.
-
4
|Marcos 8:4|
Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto?
-
5
|Marcos 8:5|
Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3