-
-
Esperanto
-
-
16
|Marcos 8:16|
Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante:CXar ni ne havas panojn.
-
17
|Marcos 8:17|
Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili:Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas? cxu via koro estas obstinigita?
-
18
|Marcos 8:18|
Okulojn havante, cxu vi ne vidas? kaj orelojn havante, cxu vi ne auxdas? kaj cxu vi ne memoras?
-
19
|Marcos 8:19|
Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li:Dek du.
-
20
|Marcos 8:20|
Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li:Sep.
-
21
|Marcos 8:21|
Kaj li diris al ili:CXu vi ankoraux ne komprenas?
-
22
|Marcos 8:22|
Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tusxu lin.
-
23
|Marcos 8:23|
Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilagxon; kaj kracxinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin:CXu vi vidas ion?
-
24
|Marcos 8:24|
Kaj li ekrigardis, kaj diris:Mi vidas homojn, cxar mi vidas kvazaux arbojn irantajn.
-
25
|Marcos 8:25|
Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resanigxis, kaj vidis cxion klare.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3