-
-
Esperanto
-
-
36
|Marcos 8:36|
CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?
-
37
|Marcos 8:37|
CXar kion homo donu intersxangxe por sia animo?
-
38
|Marcos 8:38|
CXar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaux cxi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaux hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj angxeloj.
-
1
|Marcos 9:1|
Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.
-
2
|Marcos 9:2|
Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili;
-
3
|Marcos 9:3|
kaj liaj vestoj farigxis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi.
-
4
|Marcos 9:4|
Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.
-
5
|Marcos 9:5|
Kaj Petro responde diris al Jesuo:Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
-
6
|Marcos 9:6|
CXar li ne sciis, kion respondi, cxar ili tre timigxis.
-
7
|Marcos 9:7|
Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3