-
-
Esperanto
-
-
26
|Marcos 8:26|
Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante:Nepre ne eniru en la vilagxon.
-
27
|Marcos 8:27|
Kaj eliris Jesuo kaj liaj discxiploj en la vilagxojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn discxiplojn, dirante al ili:Kiu, diras la homoj, ke mi estas?
-
28
|Marcos 8:28|
Kaj ili respondis al li:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Unu el la profetoj.
-
29
|Marcos 8:29|
Kaj li demandis ilin:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li:Vi estas la Kristo.
-
30
|Marcos 8:30|
Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.
-
31
|Marcos 8:31|
Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliagxuloj kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj relevigxi.
-
32
|Marcos 8:32|
Kaj li parolis tiun diron malkasxe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin.
-
33
|Marcos 8:33|
Sed turninte sin kaj rigardante la discxiplojn, li admonis Petron, dirante:Iru malantaux min, Satano, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.
-
34
|Marcos 8:34|
Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj discxiploj, li diris al ili:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.
-
35
|Marcos 8:35|
CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu gxin savos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3