-
-
Esperanto
-
-
6
|Marcos 8:6|
Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.
-
7
|Marcos 8:7|
Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaux.
-
8
|Marcos 8:8|
Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn.
-
9
|Marcos 8:9|
Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.
-
10
|Marcos 8:10|
Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.
-
11
|Marcos 8:11|
Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, sercxante cxe li signon el la cxielo, por provi lin.
-
12
|Marcos 8:12|
Kaj forte gxeminte en sia spirito, li diris:Kial cxi tiu generacio sercxas signon? vere, mi diras al vi:Nenia signo estos donita al cxi tiu generacio.
-
13
|Marcos 8:13|
Kaj forlasinte ilin, li denove ensxipigxis kaj transiris al la alia bordo.
-
14
|Marcos 8:14|
Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto.
-
15
|Marcos 8:15|
Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3