-
-
Esperanto
-
-
23
|Marcos 7:23|
cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.
-
24
|Marcos 7:24|
Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kasxita.
-
25
|Marcos 7:25|
Sed auxdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaux liaj piedoj.
-
26
|Marcos 7:26|
Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj sxi petis lin, ke li elpelu la demonon el sxia filino.
-
27
|Marcos 7:27|
Kaj li diris al sxi:Lasu unue satigi la infanojn, cxar ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.
-
28
|Marcos 7:28|
Sed sxi respondis kaj diris al li:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj sub la tablo mangxas el la panpecetoj de la infanoj.
-
29
|Marcos 7:29|
Kaj li diris al sxi:Pro cxi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino.
-
30
|Marcos 7:30|
Kaj kiam sxi iris en sian domon, sxi trovis la infaninon kusxigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.
-
31
|Marcos 7:31|
Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.
-
32
|Marcos 7:32|
Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaux parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5