-
-
Esperanto
-
-
18
|Marcos 9:18|
kaj kie ajn gxi kaptas lin, gxi sxiras lin, kaj li sxauxmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukigxas; kaj mi parolis al viaj discxiploj, ke ili elpelu gxin; kaj ili ne povis.
-
19
|Marcos 9:19|
Kaj li respondis al ili, dirante:Ho senfida generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi.
-
20
|Marcos 9:20|
Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruligxis sxauxmanta.
-
21
|Marcos 9:21|
Kaj li demandis la patron:De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris:De infaneco.
-
22
|Marcos 9:22|
Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.
-
23
|Marcos 9:23|
Kaj Jesuo diris al li:Kiel, se vi povas! CXio estas ebla por kredanto.
-
24
|Marcos 9:24|
Tuj ekkriante, la patro de la infano diris:Mi kredas; helpu mian nekredemon.
-
25
|Marcos 9:25|
Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al gxi:Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi:Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.
-
26
|Marcos 9:26|
Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, gxi eliris; kaj li farigxis kvazaux mortinto, tiel ke la plimulto diris:Li mortis.
-
27
|Marcos 9:27|
Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li starigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3