-
-
Esperanto
-
-
8
|Marcos 9:8|
Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.
-
9
|Marcos 9:9|
Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.
-
10
|Marcos 9:10|
Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la relevigxo el la mortintoj.
-
11
|Marcos 9:11|
Kaj ili demandis lin, dirante:Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe?
-
12
|Marcos 9:12|
Kaj li diris al ili:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigas cxion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata?
-
13
|Marcos 9:13|
Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li cxion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.
-
14
|Marcos 9:14|
Kaj veninte al la discxiploj, ili vidis grandan homamason cxirkaux ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili.
-
15
|Marcos 9:15|
Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.
-
16
|Marcos 9:16|
Kaj li demandis ilin:Pri kio vi diskutas kun ili?
-
17
|Marcos 9:17|
Kaj unu el la amaso respondis al li:Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3