-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 39:1|
CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj?
-
2
|Job 39:2|
CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?
-
3
|Job 39:3|
Ili fleksigxas, eljxetas siajn idojn, Liberigxas de siaj doloroj.
-
4
|Job 39:4|
Iliaj infanoj fortigxas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.
-
5
|Job 39:5|
Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno? Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn?
-
6
|Job 39:6|
La dezerton Mi faris gxia domo, Kaj stepon gxia logxejo;
-
7
|Job 39:7|
GXi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto gxi ne auxdas;
-
8
|Job 39:8|
La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo, Kaj gxi sercxas cxian verdajxon.
-
9
|Job 39:9|
CXu bubalo volos servi al vi? CXu gxi volos nokti cxe via mangxujo?
-
10
|Job 39:10|
CXu vi povas alligi bubalon per sxnuro al bedo? CXu gxi erpos post vi valojn?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5