-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Job 39:11|
CXu vi fidos gxin pro gxia granda forto? Kaj cxu vi komisios al gxi vian laboron?
-
12
|Job 39:12|
CXu vi havos konfidon al gxi, ke gxi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?
-
13
|Job 39:13|
La flugilo de struto levigxas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;
-
14
|Job 39:14|
CXar gxi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo;
-
15
|Job 39:15|
GXi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovagxa besto povas ilin disbati.
-
16
|Job 39:16|
GXi estas kruela por siaj idoj, kvazaux ili ne estus gxiaj; GXi ne zorgas pri tio, ke gxia laboro estas vana;
-
17
|Job 39:17|
CXar Dio senigis gxin je sagxo Kaj ne donis al gxi prudenton.
-
18
|Job 39:18|
Kiam gxi levigxas alten, GXi mokas cxevalon kaj gxian rajdanton.
-
19
|Job 39:19|
CXu vi donas forton al la cxevalo? CXu vi vestas gxian kolon per kolharoj?
-
20
|Job 39:20|
CXu vi povas saltigi gxin kiel akrido? Terura estas la beleco de gxia ronkado.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5