-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Job 6:2|
Se estus pesita mia cxagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,
-
3
|Job 6:3|
GXi estus nun pli peza, ol la sablo cxe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.
-
4
|Job 6:4|
CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.
-
5
|Job 6:5|
CXu krias sovagxa azeno sur herbo? CXu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?
-
6
|Job 6:6|
CXu oni mangxas sengustajxon sen salo? CXu havas guston la albumeno de ovo?
-
7
|Job 6:7|
Kion ne volis tusxi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia mangxajxo.
-
8
|Job 6:8|
Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!
-
9
|Job 6:9|
Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!
-
10
|Job 6:10|
Tio estus ankoraux konsolo por mi; Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus, CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.
-
11
|Job 6:11|
Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5