-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Job 4:20|
De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas.
-
21
|Job 4:21|
La fadeno de ilia vivo estas distrancxita; Ili mortas, kaj ne en sagxeco.
-
1
|Job 5:1|
Voku do! cxu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?
-
2
|Job 5:2|
Malsagxulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco.
-
3
|Job 5:3|
Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis, Kaj mi malbenis subite lian logxejon.
-
4
|Job 5:4|
Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin cxe la pordego, Kaj neniu ilin savos.
-
5
|Job 5:5|
Lian rikoltajxon formangxos malsatulo, El inter la dornoj li gxin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havajxon.
-
6
|Job 5:6|
Ne el la polvo eliras malpiajxo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.
-
7
|Job 5:7|
Sed homo naskigxas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.
-
8
|Job 5:8|
Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5