-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Job 13:17|
Auxskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaux viaj oreloj.
-
18
|Job 13:18|
Jen mi pretigis jugxan aferon; Mi scias, ke mi montrigxos prava.
-
19
|Job 13:19|
Kiu povas procesi kontraux mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.
-
20
|Job 13:20|
Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kasxos min antaux Via vizagxo:
-
21
|Job 13:21|
Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.
-
22
|Job 13:22|
Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
-
23
|Job 13:23|
Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.
-
24
|Job 13:24|
Kial Vi kasxas Vian vizagxon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?
-
25
|Job 13:25|
CXu Vi volas montri Vian forton kontraux desxirita folio? Kaj cxu sekigxintan pajleron Vi volas persekuti?
-
26
|Job 13:26|
CXar Vi skribas kontraux mi maldolcxajxon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3