-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Job 14:19|
SXtonojn forlavas la akvo, Kaj gxia disversxigxo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.
-
20
|Job 14:20|
Vi premas lin gxis fino, kaj li foriras; Li sxangxas sian vizagxon, kaj Vi forigas lin.
-
21
|Job 14:21|
Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.
-
22
|Job 14:22|
Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.
-
1
|Job 15:1|
Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
-
2
|Job 15:2|
CXu sagxulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencajxoj?
-
3
|Job 15:3|
Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.
-
4
|Job 15:4|
Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas pregxon antaux Dio.
-
5
|Job 15:5|
CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.
-
6
|Job 15:6|
Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3