-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Job 28:6|
GXiaj sxtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.
-
7
|Job 28:7|
La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko gxin ne vidis.
-
8
|Job 28:8|
Ne pasxis sur gxi sovagxaj bestoj, Ne iris sur gxi leono.
-
9
|Job 28:9|
Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.
-
10
|Job 28:10|
En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj cxion grandvaloran vidis la okulo de homo.
-
11
|Job 28:11|
Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kasxitajxon oni eltiras al la lumo.
-
12
|Job 28:12|
Sed kie oni trovas la sagxon? Kaj kie estas la loko de prudento?
-
13
|Job 28:13|
La homo ne scias gxian prezon; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.
-
14
|Job 28:14|
La abismo diras:Ne en mi gxi estas; La maro diras:GXi ne trovigxas cxe mi.
-
15
|Job 28:15|
Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 14-17