-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Job 29:8|
Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris;
-
9
|Job 29:9|
Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon;
-
10
|Job 29:10|
La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato.
-
11
|Job 29:11|
Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min;
-
12
|Job 29:12|
CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.
-
13
|Job 29:13|
Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi.
-
14
|Job 29:14|
Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.
-
15
|Job 29:15|
Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;
-
16
|Job 29:16|
Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;
-
17
|Job 29:17|
Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3