-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Job 36:4|
CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi.
-
5
|Job 36:5|
Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro.
-
6
|Job 36:6|
Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.
-
7
|Job 36:7|
Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun regxoj sur trono Li sidigas ilin por cxiam, Por ke ili estu altaj.
-
8
|Job 36:8|
Kaj se ili estas ligitaj per cxenoj, Malliberigitaj mizere per sxnuroj,
-
9
|Job 36:9|
Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.
-
10
|Job 36:10|
Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.
-
11
|Job 36:11|
Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;
-
12
|Job 36:12|
Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.
-
13
|Job 36:13|
La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5