-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 37:1|
Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.
-
2
|Job 37:2|
Auxskultu atente en la bruo Lian vocxon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia busxo.
-
3
|Job 37:3|
Sub la tutan cxielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.
-
4
|Job 37:4|
Post gxi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta vocxo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam auxdigxas Lia vocxo.
-
5
|Job 37:5|
Mirinde tondras Dio per Sia vocxo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.
-
6
|Job 37:6|
Al la negxo Li diras:Falu sur la teron; Ankaux al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.
-
7
|Job 37:7|
Sur la manon de cxiu homo Li metas sigelon, Por ke cxiuj homoj sciu Lian faron.
-
8
|Job 37:8|
La sovagxa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia logxejo.
-
9
|Job 37:9|
El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.
-
10
|Job 37:10|
De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo farigxas kvazaux fandajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5