- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 1:1|
									Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo.									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 1:2|
									Auxskultu, ho cxielo, kaj atentu, ho tero, cxar parolas la Eternulo:Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 1:3|
									Bovo konas sian acxetinton, kaj azeno la mangxujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 1:4|
									Ve al la popolo peka, al la gento sxargxita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malsxatis la Sanktulon de Izrael, ili forturnigxis malantauxen.									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 1:5|
									Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 1:6|
									De la plando de la piedo gxis la kapo estas en gxi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek cxirkauxligitaj, nek moligitaj per oleo.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 1:7|
									Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 1:8|
									Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinbergxardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo siegxata.									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 1:9|
									Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, ni farigxus preskaux kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.									
     
 - 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 1:10|
									Auxskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8