- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 11:1|
									Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 11:2|
									Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 11:3|
									Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 11:4|
									sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 11:5|
									Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 11:6|
									Kaj logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 11:7|
									Kaj bovino pasxtigxos kun urso, kaj iliaj idoj kusxos kune; kaj leono simile al bovo mangxos pajlon.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 11:8|
									Kaj sucxinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 11:9|
									Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, cxar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 11:10|
									En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18