-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 40:1|
Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.
-
2
|Isaías 40:2|
Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.
-
3
|Isaías 40:3|
Sonas vocxo de krianto:Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.
-
4
|Isaías 40:4|
CXiu valo levigxu, kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxu, kaj la malebenajxo farigxu ebenajxo, kaj la montaro farigxu valo.
-
5
|Isaías 40:5|
Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj cxiu karno kune vidos, ke la busxo de la Eternulo parolis.
-
6
|Isaías 40:6|
Vocxo diras:Proklamu! sed li diras:Kion mi proklamu? CXiu karno estas herbo, kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto.
-
7
|Isaías 40:7|
Sekigxas herbo, velkas floreto, kiam la spiro de la Eternulo blovetas sur gxin; vere, la popolo estas herbo.
-
8
|Isaías 40:8|
Sekigxas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.
-
9
|Isaías 40:9|
Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; lauxtigu potence vian vocxon, ho predikantino de Jerusalem, lauxtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo:Jen estas via Dio!
-
10
|Isaías 40:10|
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8