- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 54:1|
									GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 54:2|
									Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapisxojn de viaj logxejoj,  ne retenu; etendu pli longe viajn sxnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 54:3|
									CXar dekstren kaj maldekstren vi disvastigxos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj eklogxos en urboj dezertigitaj.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 54:4|
									Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 54:5|
									CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 54:6|
									CXar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpusxitan, diras via Dio.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 54:7|
									Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 54:8|
									En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 54:9|
									CXar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi jxuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi jxuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 54:10|
									CXar montoj forsxovigxos kaj altajxoj sxanceligxos; sed Mia favorkoreco ne forigxos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne sxanceligxos, diras la Eternulo, via Kompatanto.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18