- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 33:1|
									Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi cxesos perfidi, vi mem estos perfidita.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 33:2|
									Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako cxiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 33:3|
									De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 33:4|
									Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post gxi, kiel kuras akridoj.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 33:5|
									La Eternulo altigxis, cxar Li logxas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 33:6|
									Sagxo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiajxo de via estonteco; timo antaux la Eternulo estos lia trezoro.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 33:7|
									Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolcxe;									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 33:8|
									la vojoj senhomigxis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon,  malestimis la urbojn, ne sxatis la homojn.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 33:9|
									Funebras, malgxojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; SXaron farigxis kiel dezerto; Basxan kaj Karmel senfoliigxis.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 33:10|
									Nun Mi starigxos, diras la Eternulo; nun Mi altigxos, nun Mi levigxos.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18