-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 14:1|
CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob.
-
2
|Isaías 14:2|
Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.
-
3
|Isaías 14:3|
Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,
-
4
|Isaías 14:4|
vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de Babel, kaj diros:Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la tributo!
-
5
|Isaías 14:5|
La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,
-
6
|Isaías 14:6|
kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.
-
7
|Isaías 14:7|
Ekripozis, trankviligxis la tuta tero, gxojkrias, kantante.
-
8
|Isaías 14:8|
Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.
-
9
|Isaías 14:9|
SXeol sube ekskuigxis pro vi, renkontante vin venantan; gxi vekis por vi la mortintojn, cxiujn potenculojn de la tero; gxi levis por vi de iliaj tronoj cxiujn regxojn de la popoloj.
-
10
|Isaías 14:10|
Ili cxiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi similigxis al ni;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5