-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 14:11|
en SXeolon estas jxetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.
-
12
|Isaías 14:12|
Kial vi falis de la cxielo, ho brilo, filo de la matenrugxo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.
-
13
|Isaías 14:13|
Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo;
-
14
|Isaías 14:14|
mi supreniros sur la altajxon de la nuboj, mi similigxos al la Plejaltulo.
-
15
|Isaías 14:15|
Sed en SXeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!
-
16
|Isaías 14:16|
Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,
-
17
|Isaías 14:17|
kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis gxiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?
-
18
|Isaías 14:18|
CXiuj regxoj de popoloj kusxas kun honoro, cxiu en sia domo;
-
19
|Isaías 14:19|
sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.
-
20
|Isaías 14:20|
Vi ne estos kun ili en tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24