-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Isaías 14:21|
Preparu liajn filojn por bucxo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne levigxu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.
-
22
|Isaías 14:22|
Mi levigxos kontraux ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restajxon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.
-
23
|Isaías 14:23|
Kaj Mi faros gxin heredajxo de botauxroj, kaj akvaj marcxoj, kaj Mi balaos gxin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.
-
24
|Isaías 14:24|
JXuris la Eternulo Cebaot, dirante:Kiel Mi intencis, tiel farigxos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektivigxos;
-
25
|Isaías 14:25|
frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke forigxu de ili lia jugo kaj lia sxargxo estu deprenita de sur iliaj sxultroj.
-
26
|Isaías 14:26|
Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super cxiujn popolojn.
-
27
|Isaías 14:27|
CXar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do gxin returnos?
-
28
|Isaías 14:28|
En la jaro de la morto de la regxo Ahxaz estis farita la sekvanta profetajxo:
-
29
|Isaías 14:29|
Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia produkto estos fluganta serpento.
-
30
|Isaías 14:30|
Kaj la unuenaskitoj de malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos mortigita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 10-12