-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 62:1|
Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, gxis gxia praveco eligxos kiel brilo kaj gxia savo kiel brulanta torcxo.
-
2
|Isaías 62:2|
Kaj la popoloj vidos vian felicxon, kaj cxiuj regxoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la busxo de la Eternulo.
-
3
|Isaías 62:3|
Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj regxa kapornamo en la manplato de via Dio.
-
4
|Isaías 62:4|
Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.
-
5
|Isaías 62:5|
Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fiancxo gxojas pri la fiancxino, tiel gxojos pri vi via Dio.
-
6
|Isaías 62:6|
Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,
-
7
|Isaías 62:7|
kaj al Li ne donu ripozon, gxis Li arangxos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero.
-
8
|Isaías 62:8|
La Eternulo jxuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako:Mi ne plu donos vian grenon kiel mangxajxon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris;
-
9
|Isaías 62:9|
sed gxiaj rikoltantoj gxin mangxos, kaj lauxdos la Eternulon; kaj gxiaj kolektantoj gxin trinkos en la korto de Mia sanktejo.
-
10
|Isaías 62:10|
Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu gxin de sxtonoj; levu standardon super la popoloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5